Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Probal Dasgupta: Postprezidaj meditoj

Probal Dasgupta: Postprezidaj meditoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-28 13:25

“Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj”, – per ĉi tiuj vortoj eksprezidanto de UEA Probal Dasgupta komencas sian unuan artikolon, verkitan post la eksprezidantiĝo. Lia artikolo “Postprezidaj meditoj” (ĉi tiun titolon antaŭ kvin monatoj uzis eksprezidanto de REU, Grigorij Arosev), aperinta en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto kun tri ĉapitroj – La Asocio, La Komunumo, La Entrepreno Esperanto – estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/10/dasgupta/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Lancelot
Lancelot diras:
2013-10-29 21:41
Kaj kie estas la Künzli-oj kiam finfine oni vere bezonas ilin, por komente priridi la lastan mensan furzon de s-ro Dasgupta?

Laŭ siaj pedanta gurueco kaj aparta idiolekto de Esperanto, per kiuj s-ro Dasgupta torturis la inteligenton de la UEA-anaro dum tro da jaroj, nun nia Esperanta pseŭdosanktulo komunikas siajn supozate profundajn "meditojn", kvazaŭ iu ajn interesiĝus pri liaj komplete neutilaj abstraktaĵoj.

S-ro Dasgupta asertas ke, laŭ li, "de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj". Damne! Espereble, Ganeŝo kiel devao de intelekto kaj saĝo helpos s-ron Fettes komplete apartiĝi disde nia baratano, kiu serioze kandidatiĝas al la pinto kiel la plej malbona UEA-prezidinto.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-29 23:12
Aparte groteska ekzemplo, vi tute pravas. Se vi rigardas la koncernan paghon de la reta Ondo, la Künzli-oj jam reagofurzis.
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2013-10-29 23:13
Mi tre kontentis pri la prezidanteco de Probal Dasgupta. Precipe pro lia malnaiva ekstereŭropa vidpunkto. Kvankam ni havis jam kelkajn prezidantojn, kiuj devenis ne el eŭropa aŭ eŭropida kulturo, li — laŭ mia scio — estis la unua, kiu ripete temigis problemojn de interkultura komunikado kaj instigis al praktikoj solvi tiajn komunikajn problemojn. Komuna lingvo evidente ne sufiĉas por interkultura kompreniĝo; necesas ankaŭ volo al dialogo kaj scivolemo pri aliaj tradicioj kaj vivstiloj. Probal ofte instigis al tia interkultura scivolemo, verŝajne ĉar li sentis ĝian mankon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-30 01:35
Supozeble vi shercis. Persone, mi ne vidis ian utilecon POR ESPERANTO en la prezidanteco de PD. Tiu prezidanto esence nur konfuzis la homojn kaj ridindigis Esperanton.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-30 12:03
Por esti justa, kaj tion mi forgesis emfazi, PD estis almenau speco de intelektulo (ech se kun politike erara pozicio), dum la nuna UEA-estraro konsistas praktike nur el intelektaj proletoj. Neniu de tiuj homoj postlasis iun signifan intelektan verkon. Iliaj interesoj estas limigitaj al propagando kaj (dubinda) aktivismo.