Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

Post longa paŭzo: BET-20 apud Kaŭno (1983)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-01-11 13:28

La organizantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 2-a ĝis la 10-a de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi rete informojn pri ĉiuj BET-oj okazintaj en Litovio. Jam aperis raportoj kaj fotoj pri BET-3 (1961), BET-6 (1964), BET-9 (1967), BET-12 (1970), BET-17 (1976).

Post BET-18 en Latvio (1977) kaj BET-19 en Estonio (1978), la 20-a BET devis okazi en Litovio en 1979, sed oni ne permesis organizadon de BET en 1979, 1980, 1981 kaj 1982. BET-20 povis okazi nur la de la 1-a ĝis la 10-a de julio 1983 en Noreikiškės. Du artikoloj kaj kelkaj fotoj pri BET-20 ĵus aperis en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/01/bet-25/