Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

Post karnavalo, bikinoj en Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-04-12 16:53

Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la marta kajero de La Ondo de Esperanto aperis raporto pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per Esperanto.
Legu pli en artikolo de José Antonio del Barrio, aperinta en la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/04/bikinoj/