Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Novaj recenzoj: “Historio de UEA” kaj “Homarano”

Novaj recenzoj: “Historio de UEA” kaj “Homarano”

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-30 21:32

En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigitaj recenzoj de du gravaj libroj pri la historio de Esperanto. Halina Gorecka recenzis la libron Historio de UEA de Ziko van Dijk, kaj la duan eldonon de Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov recenzis Jean-Luc Tortel.
Ĉi tiuj recenzoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/

La ĉiumonata sendependa magazino La Ondo de Esperanto por la 2014a jaro estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) por ĉiuj landoj kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm