Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nova senpaga libro: Princidino Mary

Nova senpaga libro: Princidino Mary

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-15 10:01

Hodiaŭ, la 15an de oktobro 2014, je la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov en la kiosko de Sezonoj aperis lia plej konata proza verko Princidino Mary – la centra novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko. La tekston de Lermontov en la 1960aj jaroj tradukis Nikolaj Danovskij, kaj en 1996 ĝi estis eldonita. Ĝi estas senpage elŝutebla en la prezentomanieroj pdf kaj epub:

Princidino Mary estas la dek-sesa libro en la e-libra kolekto de Sezonoj kaj la dek-dua ero en la serio “Virtuala Biblioteko”. Krom libroj en la kiosko estas ankaŭ du numeroj de La Ondo de Esperanto. Laŭ la statistiko, la eldonaĵoj de Sezonoj estis elŝutitaj 34 mil 922 fojojn.

Legu pli
http://sezonoj.ru/2014/10/lermonto/