Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia Trezoro: La Viena muzeo

Nia Trezoro: La Viena muzeo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-01-22 19:28
Nia Trezoro: La Viena muzeo

La muzeo en 1935

Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia Trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas prezentataj la plej konataj Esperanto-Centroj, bibliotekoj kaj muzeoj. En la januara kajero de La Ondo aperis artikolo de Bernhard Tuider pri la Internacia Esperantomuzeo, fondita en Vieno en la 1929-a jaro kaj funkcianta nun kun la oficiala nomo “Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko”.

Ĉi tiu artikolo hodiaŭ iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/01/trezoro-7/

Intertempe aperis la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, en kiu estas publikigita artikolo pri la Esperanto-Domo en Arnhem (Nederlando).
Atentu, ke nur ĉirkaŭ triono de la gazeta materialo aperas en la reto.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro kontraŭ 42 eŭroj; rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm