Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia Trezoro: Ivo Lapenna

Nia Trezoro: Ivo Lapenna

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-01-07 21:44

“Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA” estas la titolo de la lasta artikolo de Aleksander Korĵenkov en la pasintjara rubriko “Nia Trezoro” de la “La Ondo de Esperanto”. En ĉi tiu rubriko dum la 2015-a jaro estis prezentataj dek elstaraj gvidantoj de la Esperanto-movado. La artikolo pri Lapenna, aperinta en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto” estas nun legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/01/lapenna/

En 2016 la rubriko “Nia Trezoro” de la “La Ondo de Esperanto” estas dediĉita al Esperanto-centroj. En la januara “Ondo”, dissendita al la abonantoj la 20-an de decembro, estas publikigita artikolo pri la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016-a jaro kontraŭ 42 eŭroj; rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm