Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia Trezoro: Edmond Privat

Nia Trezoro: Edmond Privat

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-07-23 15:04

Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas prezentataj dek elstaraj gvidantoj de la Esperanto-movado. Post artikoloj pri Zamenhof, de Beaufront, Bourlet, generalo Sebert kaj Hector Hodler, en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Edmond Privat. Hodiaŭ, unu monaton post la disendo de la julia “Ondo” ĉi tiu artikolo iĝis legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/trezoro-6/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm