Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nia libroeldonado en 2013

Nia libroeldonado en 2013

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-02-21 15:56

Laŭ la rubriko “Laste aperis” de la revuo Esperanto de UEA, en la pasinta jaro surmerkatiĝis 178 libroj kaj broŝuroj (je 25 pli multe ol en 2012). La plej aktiva Esperanto-eldonejo denove estis MAS (Monda Asembleo Socia) de Vilhelmo Lutermano kun 13 volum(et)oj politikaj kaj sociaj, kiujn plejparte li mem tradukis.

Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, kiu ekde 1991 ĉiujare aperigas en La Ondo de Esperanto statistikajn resumojn de la libroeldonado en Esperantujo. Lia superrigardo por 2013, publikigita en la februara kajero de La Ondo de Esperanto, estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/libroj2013/