Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Mark Fettes – la Esperantisto de la Jaro 2013!

Mark Fettes – la Esperantisto de la Jaro 2013!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-12-15 15:09

La internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012).

La 14an de decembro 2013 kadre de la Zamenhofa Tago en Kaŭno, kiun partoprenis pli ol cent esperantistoj Litoviaj kaj alilandaj, estis anoncita la rezulto de ĉi-jara elektado. La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.

Koran gratulon al Mark Fettes!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2013/12/fettes-3/

Halina Gorecka,
sekretario