Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Mario Pei kaj Esperanto

Mario Pei kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-11-15 19:19

En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Andreas Künzli pri Mario Andrew Pei (1901–1978) – fama usona lingvisto kun italaj radikoj kaj unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon. La artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy, Bakin, Josip Broz Tito kaj Franz Jonas. La artikolo pri Mario Pei kaj lia rilato al Esperanto estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/mariopei/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm