Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo

Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-09-04 17:27

Esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas eble la plej ofta temo de la artikoloj en la Esperanto-gazetaro. Sed kutime el tia artikolo oni ekscias nur pri la dato kaj loko de l’ okazintaĵo, nombro de la partoprenintoj, skiza programo, eventuale pri ekskurso, malofte pri la kongresurbo… Tute alispecan artikolon verkis Russ Wlliams, kiu kun sia edzino Anna partoprenis printempe la Mezorientan Esperanto-Kunvenon en Armenujo kaj krome vojaĝis en Kartvelujo. Li interese rakontis pri siaj spertoj rilate al la manĝado kaj al la lingva komunikado en Kaŭkazo.
La artikolo de Russ Williams, origine aperinta en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto, ekde hodiaŭ estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balda Ondo.
http://sezonoj.ru/2013/09/kavkazo/