Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Literatura konkurso Liro-2013

Literatura konkurso Liro-2013

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-07-30 18:06

La redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Post analizo de la lastatempaj Liroj kaj konsultiĝo kun fakuloj, la organizantoj ŝanĝis la strukturon de la konkurso. Ekde ĉi tiu jaro la konkurso enhavos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2013 estas proponataj du tradukendaj verkoj:

1. Traduko el la angla: The McWilliamses and the burglar alarm – novelo de Mark Twain.

2. Traduko el la rusa: Не верь себе – poemo de Miĥail Lermontov.

Legu la regularon de Liro-2013 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/07/liro-2013/