Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Lingvaj kursoj en BET-49

Lingvaj kursoj en BET-49

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-05-04 11:23

Dum la 49aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 6–14an de julio en la Litovia urbo Utena, oni povos ne nur pasigi interesan semajnon kun samideanoj, profitante tre interesan programon, sed ankaŭ lerni en unu el la tri diversnivelaj lingvokursoj. Por komencantoj instruos per sia rekta metodo Stano Marĉek (Slovakio). Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina (Ruslando). La kurson kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij (Ukrainio).

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/05/bet-6