Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Libroeldonado sen mitoj: Ne nur en Esperanto

Libroeldonado sen mitoj: Ne nur en Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-11-27 20:26

Dum 1976-90 Hungara Esperanto-Asocio (HEA) eldonis 138 librojn en/pri Esperanto. Vilmos Benczik, kiu tiam prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia kajero de La Ondo de Esperanto rakontis pri tiu eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. En la novembra Ondo li rakontas pri tio, ke ekde 1986 HEA aperigis ankaŭ hungarlingvajn librojn, kiuj donis al HEA profiton kaj popularigis Esperanton, ĉar ĉiu libro enhavis informojn pri Esperanto. Tiutempe aperis ĉe HEA pri ol 30 hungarlingvaj libroj kun la suma eldonkvanto pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.

Ĉi tiu artikolo de Benczik nun (unu monaton post la aperigo en La Ondo de Esperanto) estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/11/benczik-2/

La Ondo de Esperanto, kies decembra kajero estis dissendita antaŭ unu semajno, estas abonebla por la 2015a jaro papere kaj elektronike (pdf)
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm