Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Lernu Esperanton kun EuroTalk

Lernu Esperanton kun EuroTalk

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-07-15 20:21

Antaŭ nelonge la populara lingvolerna retejo Duolingo lanĉis kurson de Esperanto, al kiu aliĝis pli ol 50 mil personoj. Antaŭhieraŭ, la 13an de julio, venis ankoraŭ unu bona novaĵo: ĉe AppStore aperis lingvokurso de Esperanto, kiun produktis la brita entrepreno EuroTalk kunlabore kun la Esperanto-retejo edukado.net. Ĝi estas Esperanto-versio de la kutima kurso de EuroTalk por la modernaj aplikaĵoj kiel saĝtelefonoj (iPhone) kaj tabulkomputiloj (iPad).

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/07/eurotalk/

Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-07-18 19:54
Uzantoj de Android atendas senpacience la aperon de la versio laŭ tiu sistemo.
Por la momento, la esperanta kurso ne aperas ĉe la androida magazeno Google Play.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2015-07-25 19:40
Jam aperis la versio por Android de la esperanta kurso de EuroTalk. Ĝi estas elŝutebla po 6,92 € el la androida magazeno Google Play:
https://play.google.com/sto[…]k.utalk.esperanto&hl=es