Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La senata Esperanto-ekspozicio en Gdynia

La senata Esperanto-ekspozicio en Gdynia

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-03-17 12:46

La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando.

En la malfermo senatano Edmund Wittbrodt, prezidanto de la parlamenta Esperanto-grupo, informis, ke la 8an de majo en Varsovio okazos simpozio pri Esperanto kun partopreno de diplomatoj, parlamentanoj kaj Esperanto-aktivuloj. Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-03-21 08:19
Pri la senata E-ekspozicio la 16-minutan raportajhon faris jam oktobre pasintjare la TVMalbork nun ch. 3-minutan raportajhon de la rondveturanta tra tuta Pollando la E-ekspozicio faris TV-Tczew (populare nomata "tetka") jen ligilo: http://www.tetka.pl/index.php?page=movie&id=661 al la filmo (ghi estas 15-munuta kaj ene chirkau la 11-a minuto de la filmo komencas la 3-minuta E-raportajho, la vernisaghon de la ekspozicio gvidis loka politikisto, granda E-amiko Ludowiko Kiedrowski - vidu lin en la E-raportajho (probable li partoprenos la E-simpozion la 8-an de majo en la Ambasado de Europa Unio en Varsovio).

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-03-21 08:20