Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La riskoplena BET-17 (1976)

La riskoplena BET-17 (1976)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-31 10:25

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 (Vilno, 1967) kaj BET-12 (Kretinga, 1970), Litovia SSR devus akcepti BET-15 en 1973, sed ĝi ne estis permesita de respublikaj instancoj, kaj do en 1973 BET tute ne okazis. En 1976 denove estis la vico de Litovio, kaj tiujare, malgraŭ grandaj organiz-problemoj BET-17 estis okazigita de la 30a de julio ĝis la 10a de aŭgusto en la urbeto Viekšniai.

Legu kelkajn artikolojn kaj vidu fotojn pri BET-52 en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/12/bet-23/