Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Ondo de Esperanto en 2014

La Ondo de Esperanto en 2014

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-17 14:41

La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. Ĝi aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero), kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Ruslando, presata en Pollando, kaj ekspedata el Litovio al kvindeko da landoj. La redaktoro de La Ondo de Esperanto estas Aleksander Korĵenkov.

La baza abontarifo de La Ondo por la 2014a jaro estas 42 eŭroj. Ĝi estas abonebla ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

Pli detale pri La Ondo de Esperanto kaj pri la abonebloj por la 2014a jaro legu en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/10/ondo2014/