Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Esperantisto de la Jaro

La Esperantisto de la Jaro

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-12-04 22:45

La 15an de decembro, je la Zamenhofa Tago, estos anoncita la rezulto de la 16a proklamo de la Esperantisto de la Jaro. En la novaĵ-retejo La Balta Ondo estas legebla ilustrita prezento de ĉiuj ĝisnunaj laŭreatoj de ĉi tiu prestiĝa titolo, ekde William Auld (la unua laŭreato en 1998) ĝis Peter Baláž (2012). Konatiĝu kun ili ĉe:
http://sezonoj.ru/2013/12/jaro/