Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La 8a SES en la urbo de la 101a UK

La 8a SES en la urbo de la 101a UK

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-08-12 11:10

La 12-20an de julio okazis la 8a Somera Esperanto-Studado en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la Universalan Kongreson de Esperanto. SES ne estas kutima Esperanto-renkontiĝo: ĝia ĉefa celo estas instrui Esperanton je ĉiuj niveloj. Pro tio ĉeestis ne nur fluaj parolantoj, sed ankaŭ multaj homoj, kiuj apenaŭ sciis ion pri Esperanto. Entute ĉeestis 248 homoj el 28 landoj kaj de ĉiuj aĝoj (ekde 2 ĝis 85 jaroj ĉi-foje).

Artikolo pri SES-8 estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/08/ses-4/