Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La 13a virino: Alice Munro en La Ondo

La 13a virino: Alice Munro en La Ondo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-11-18 19:36

En la ĵus dissendita decembra kajero de La Ondo de Esperanto Wolfgang Kirschstein prezentis la 82-jaran kanadan verkistinon Alice Munro, kiu antaŭ nelonge iĝis la 13a virino, ricevinta la Nobel-premion pri literaturo. La artikoleton de Kirschstein, kiu ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto la laŭreatojn de la plej presiĝa literatura premio en la mondo, akompanas lia traduko el la novelo Knaboj kaj knabinoj de Alice Munro.
Legu ilin en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/munro/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla ĉi tie kontraŭ 12 eŭroj.