Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kurso “Historio de Esperanto” en BET-49

Kurso “Historio de Esperanto” en BET-49

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-04-05 10:31

La programo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BEToj okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj. Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET, kiu okazos ekde la 6a ĝis la 14a de julio 2013 en Utena (Litovio). Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj. Interalie, en Utena la Ruslanda ĵurnalisto, redaktoro kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov prezentos sian kvinprelegan kurson “Historio de Esperanto”.

Legu pli pri ĉi tiu kurso en la novaĵretejo La Balta Ondo