Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj

Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-05-26 08:10

Kadre de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos de la 2-a ĝis la 10-a de julio 2016 en Birštonas,
teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime… ne venas al la kongreso kaj sendas leteron angle, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. La spektakton prezentos Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/05/bet-47/