Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Komitatano Z: Al pli azia estonteco de UEA

Komitatano Z: Al pli azia estonteco de UEA

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-09-25 13:22
Dum dek jaroj, ekde junio 2002 ĝis julio 2012, en “La Ondo de Esperanto” aperis 50 komentarioj de Komitatano Z, kiu skribas pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. La 51a komentario atentigas pri kelkaj generaciaj kaj geografiaj aspektoj de la agado de UEA. La tuta artikolo “Al pli azia estonteco de UEA”, aperinta en la ĵus eldonita oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2012/09/216kz/