Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Komitatano Z: Lasu la Universalan Kongreson en paco!

Komitatano Z: Lasu la Universalan Kongreson en paco!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-06-30 12:39

La Universala Kongreso de Esperanto kun centoj kaj miloj da homoj el dekoj da landoj sur la fama “neŭtrala fundamento” estas miniatura realiĝo de la revo pri pace kunvivanta homaro. La centfoja UK, kiu baldaŭ okazos en Lillo, donis al la populara kolumnisto de La Ondo de Esperanto, Komitatano Z, temon por la somera komentario. Ĉi tiu komentario kun la titolo “Lasu la Universalan Kongreson en paco!” aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/kz-11/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono (julio-decembro). La elektronika (pdf) jarabono kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm