Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Intervjuo kun Peter Baláž

Intervjuo kun Peter Baláž

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-12-02 16:42

“Por kolekti fruktojn estonte, ni nun devas planti la arbojn” – estas la titolo de la jarfina intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2012 Peter Baláž, aperinta en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. La intervjuo, en kiu Baláž respondas ankaŭ al kelkaj “tiklaj demandoj”, estas ekde hodiaŭ legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/12/230balaz/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm