Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado en BET-52

Ilona Koutny gvidos kurson pri Esperanto en interkultura komunikado en BET-52

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-04-27 12:38

Inter la partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), estos d-rino Ilona Koutny el la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Kadre de BET-52 ŝi prezentos sian minikurson “Esperanto en interkultura komunikado”: kvar prelegoj pri lingvo, kulturo kaj instruado en interaga maniero kun diskutoj.
Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/bet-42/