Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto

Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-03-21 15:14

La 13an de marto Otto Prytz, akademiano kaj eksa vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo, ricevis hispanan reĝan ordenon pro la instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo dum sia tuta profesia vivo. Dum la transdona ceremonio ĉe la ambasadoro oni menciis lian engaĝiĝon por Esperanto, kaj aŭdiĝis kelkaj Esperantaj frazoj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/03/ordeno/

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-03-23 11:49
Pola Prezidenta Ordeno al germana esperantisto pro la E-agado - solena enmanigo la 25-an de marto 2013.
Okaze Gratulojn al Otto Prytz !!!

La 28-an de januaro 2013 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski dekrete atribuis al germana esperantisto Eŭgeno Macko, vicprezidanto de EDE-Federacio la altan ŝtatan ordenon: Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando pro la popularigo de Esperanto kiu estas la akiraĵo de pola kulturo. La proponon por tiu grava distingo faris Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto. La enmanigo de la kruco okazos en la Grandpolia Vojevodiejo en Poznano fare de Vojevodo (Guberniestro) la 25-an de marto 2013 je la 16-a horo, kien la Kavaliro de la Ordeno Eŭgeno Macko estis invitita kiel honora gasto kaj ĉeestos la ceremonion ankaŭ multaj polaj kaj germanaj esperantistoj.
Gratulojn ankaŭ por Eŭgeno Macko !!! Legu pliajn informojn ĉe "Eugen Macko" en E-Vikipedio.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-03-26 18:20
La raporto post la supre anoncita ceremonio - NE UNU SED DU GERMANAJ ESPERANTISTOJ RICEVIS LA PREZIDENTAJN ORDENOJN PRO LA AGADO POR ESPERANTO.
 La 25-an de marto 2013 en la Vojevodiejo en Poznano la Vojevodo de
Grandpolio S-ro Piotr Florek ordenis du anojn de la Estraro de la Federacio
Europo - Demokratio - Esperanto t.e. la Vicprezidanton d-ron Eugenon Macko
kaj Sekretarion Stanislaon Rynduch per tre altaj polaj shtataj ordenoj - la
Kavaliraj Krucoj de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando.
La ordenojn dekrete la 6-an de decembro 2012 atribuis Lia Ekscelenco
Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.
La ceremonio estis tre solena, la Vojevodo Piotr Florek eksalutis chiujn en
la lingvo Esperanto kaj en sia parolado li pruvis grandan scion pri la
internacia lingvo kaj Zamenhofo.
En la arangho cheestis ankau la lokaj amaskomunikiloj, i.a. la Radio Mercury
kaj pluraj amikoj- esperantistoj ne nur el Pollando sed ankau el Hungario
kaj Germanio.
Post la enmanigo de la ordenoj la Vojevodo invitis chiujn al la regalo en la
dekor-salonego kie pasis unu kaj duono horo en tre simpatia etoso kaj
esperdonaj interparoloj.
Tiu jam plua orden-ceremonio okaze de la 125-jaroj de Esperanto estis lau
iniciato de Pola Asocio Europo - Demokratio - Esperanto kies celo estis
atribuo de la ordenoj al meritaj esperantistoj - tio tamen pruvas evidente
ke la polaj shtataj autoritatoj alte aprezas Esperanton.
Poste la dekoritaj esperantistoj Macko kaj Rynduch invitis chiujn
cheestantojn al komuna vespermangho en la proksima restoracio "Sfinx".
Tiaj solenajhoj longe restos en la koroj kaj en la memoro de la
partoprenantoj.
Eduardo Kozyra kaj Kazimiro Krzyżak
(pliaj informoj kun fotogalerio: www.ede.esperanto.info.pl)