Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Georgi Dimitrov kaj Esperanto

Georgi Dimitrov kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-02-19 18:39

En 2014 la kleriga rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto estas dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. En la februara kajero de La Ondo de Esperanto ĉi-rubrike aperis artikolo de Georgi Mihalkov pri unu el la gvidantoj de la monda komunisma movado, Georgi Dimitrov (1882–1949), kaj pri ties rilato al Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/02/dimitrov/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-26 09:12
Mi forte dubas, ĉu estas bona ideo favorigi figuron kiel Dimitrov. Lia meritoj estas dubindaj kaj lia konkreta subteno al Esperanto ne pravigebla.

Eble iuj eks-komunistoj kaj iuj aktivaj stalinistoj sentas la utilecon pentri agrablan bildon de Dimitrov. Sed en hodiŭaj tempoj senkritika fanfaronado malhelpas al la pozicio de Esperanto.

La historio de Esperanto estas kolekto de mitoj, kiujn aliaj remaĉas. Bedaŭrinde kritikaj tekstoj, kiuj provas disbati la mitojn, estas malvolonte akceptataj de la revuoj.