Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-11-17 13:18
La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la pli ol 20-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en Esperanto. Detala raporto aperos en la nun finredaktata decembra kajero de "La Ondo de Esperanto", sed en la novaĵretejo "La Balta Ondo" oni jam povas legi la artikolon de Utho Maier pri ĉi-jara premio, la liston de ĉiuj laŭreatoj de ĉi tiu preskiĝa premio, dankparoladon de Flo kaj artikolon de Françoise Eriksen pri la festa ceremonio, okazinta la 28an de oktobro en Aalen. http://sezonoj.ru/2012/11/fame2012/