Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperantujo: Ne nur tedaj rutinaĵoj

Esperantujo: Ne nur tedaj rutinaĵoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-04-18 22:39

De tempo al tempo aŭdiĝas plendoj pri la troa rutineco de la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj – ĉiam kun simila programo kaj preskaŭ sama partoprenantaro. Tamen en Esperantujo okazas ankaŭ multo nova. Ekzemple, ĉi-printempe en Azio estis du novaĵoj: la unua Irana Esperanto-Kongreso (en Tehrano), kaj la unua internacia Esperanto-renkontiĝo en Kartvelio (Mezorienta Kunveno en Tbiliso).
Ankaŭ Eŭropo ne rigidiĝas: junaj esperantistoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando okazigis ĉi-printempe komunan laborkunvenon (en Svitavy), kiu ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj, mallonge: CENTREJO.

Pli detale pri ĉi tiuj (kaj aliaj) novaĵoj oni povas legi en la internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/