Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto-Domo en Arnhem

Esperanto-Domo en Arnhem

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-03-10 22:41

La dua artikolo en ĉi-jara kleriga rubriko “Nia Trezoro” de la revuo “La Ondo de Esperanto” estas dediĉita al la Internacia Esperanto-Domo, kiu tre sukcese funkciis en la 1930-aj jaroj en Arnhem (Nederlando). Ĉi tiu artikolo, verkita de Halina Gorecka kaj aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”:
http://sezonoj.ru/2016/03/gorecka-6/

Intertempe (antaŭ du semajnoj) aperis la marta kajero de “La Ondo de Esperanto”, en kiu estas publikigita artikolo pri la Inernacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (Jugoslavio).

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro kontraŭ 42 eŭroj; rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm