Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Ernest Drezen: la ruĝa-verda car'

Ernest Drezen: la ruĝa-verda car'

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-11-28 20:25

Ernest Karloviĉ Drezen (latve: Ernests Vilhelms Drēziņš) sendube estis la plej grava organizanto de la Sovetunia Esperanto-movado. Detala artikolo pri la gvidanto de SEU, verkita de Aleksander Korĵenkov kaj aperinta en la rubriko “Nia Trezoro” de la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/2015/11/drezen/

Intertempe estis dissendita la decembra “Ondo” kiu enhavas en la rubriko “Nia Trezoro” artikolon pri Ivo Lapenna. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro. La baza abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-01 11:02
Jam en tiu epoko ekzistis kontraukomunistoj- dankon pro la instrua poemo de kaloksaj
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-12-02 10:46
En ĉiu tio epoko la komunistoj kreis la kontraŭkomunismon, pro malfacile kompreneblaj agoj kontraŭ kritikemuloj inter la propraj anoj. La "maldemokratan" agadon uzis eksteraj kritikemuloj por kompleta malaprobo de la nova ekonomia modelo en Soveta Unio. Inter la kritikemuloj troviĝis la socialdemokratoj kaj socialistoj, kiuj akre batalis kontraŭ la komunistoj. Finfine la fendo en la laborista movado malebligs komunan reziston kontaŭ faŝismo.

Estas menciinda ke la germanaj faŝistoj ne interesiĝis pri la diferencoj inter komunistoj kaj SAT kaj malpermesis ambaŭ organizojn samtempe. Aliflanke la konstanta kaj akra kritiko de SAT kontaŭ Soveta Unio ebligis al Stalin supekti, ke ĉiuj Esperantistoj estas spinoj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-12-03 23:09
Nu, la konstanta kaj kara kritiko de SAT kontraŭ Sovetio almenaŭ montris, ke ili havis spinon kaj ne estis senvertebruloj.

Sed serioze: Mi vere scivolas, per kia fantasta kialo vi volas klarigi la Stalinan persekuton de poŝtmarkokolektantoj. Eble iu nekontata al mi poŝtmarkokolektantosocieto el Italujo kritikis la paperkvaliton de Sovetiaj poŝtmarkoj kaj tiel "ebligis al Stalin suspekti", ke ĉiuj poŝtmarkokolektantoj estas spionoj?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-03 10:47
La kontrauxkomunismon tutcerte ne kreis la komunistoj- sed la fashistoj kaj socialdemokratoj - tial eksplodis la dua mondmilito! En SAT membris kaj ankorau nun membras komunistoj.