Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Elektoj en UEA komenciĝas

Elektoj en UEA komenciĝas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-08 09:32

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. La elektokampanjo komenciĝas per proponado de kandidatoj por ses oficoj de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato de UEA.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/12/gk-40/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-25 17:12
La informo el " La balta ondo " estas ne suficha.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2015-12-27 00:35
Ĉu la membroj de UEA rajtas havi opiniojn pri tio? Kiam en uea-membroj antaŭ la fino de la regno de Probal Dasgupta mi demandis, "Kiu estos la nova prezidanto de UEA?" mi tuj ricevis sarkasmajn kaj obstaklajn komentojn, tiel ne eblis serioze diskuti pri tiu temo. Mi persistis, dum la altuloj en la asocio ŝajnigis nenion scii. Poste evidentiĝis, ke la afero jam estas decidita: estis unusola kandidato, kaj tiu estis Mark Fettes. Iuj el la ĉefaj obstaklantoj estas ankaŭ en la Akademio. Ĉu ni miru?
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-12-27 15:45
Chu la regno UEA de Esperanto estas komparebla kun cara, komunisma, demokrata reghimo? Almenau mi mem estis ne kontenta pri la tro konciza sinprezento de B- komitatanoj.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-01-04 00:51
Ĝi estas 'regata demokratio'. Pri tio plej spertas la anglaj aristokratoj. La esenco de ties propagando estas, ke la homoj ne konstatu, ke ĝi ekzistas. La gvidantoj estas ĉarmaj, kaj bele oratoras, sen diri ion gravan. La homoj diskutas negravajn aferojn tute libere, sed se iu provas enkonduki temon konsideratan nedecan, li trovas sin rapide silentigita. Tion priskribis George Orwell en la enkonduko de sia libro Besto-Ĝardeno. Mi dokumentis kiel tio funkcias en la antaŭperiodo de la pasintjara nacia parlamenta baloto en Britio. Kunvenoj estas subite nuligitaj, ne eblis diskutigi pri aferoj de milito kaj paco. En la tempo de George Orwell ne eblis kritiki Stalin, ĉar li estis aliancano kun la britoj dum la Dua Mondmilito. Li havis malfacilon publikigi sian libron. Sed subite ĉio ŝanĝiĝis, komenciĝis la Malvarma Milito, per parolado de Churchill pri Fera Kurteno, kaj tiam eblis al George Orwell publikigi sian libron. Sed lia enkonduko estis forcenzurita. UEA funkcias per similaj principoj. Diskutigi pri la enhavo de la venonta Estraro estas, por uzi komparon de George Orwell, kiel paroli pri pantalono en la ĉeesto de damo en alta angla socio.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-01-04 00:53
Ne Besto-Ĝardeno sed Besto-Farmo. Ni ne plu havas rimedon por redakti komentojn!
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-01-22 18:21
Vi povas auxdi la rilatan parton en Radio Verda: http://radioverda.com/[…]/rv126-20080606.html La anglalingvan tekston vi trovos cxe
http://home.iprimus.com.au/korob/Orwell.html
http://orwell.ru/library/novels/Animal_Farm/english/efp_go

Gxi unue estis publikigita en Times Literary Supplement la 15an de septembro, 1972, kun enkonduko de Sir Bernard Crick, biografiisto de George Orwell. La originan manuskripton en 1972 trovis Ian Angus.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-06 10:33
Bv. publikigi la cenzuritan enkondukon de G. Orwell! Esperantistoj ne vivas en angla socio, kie ne eblas paroli pri pantalono au kalsoneto !
Johan Derks
Johan Derks diras:
2016-01-07 13:46
Mi invitas Dieter Rooke membrighi en la retdiskutlisto profilo de UEA-estraranoj per profilo-de-uea-estraranoj+subscribe@googlegroups.com
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-01-26 06:30
NE NUR NOVA ESTRARO, SED NOVA DIREKTO
Mi rimarkas, ke UEA-gvidantoj havas tute alian celon ol tiujn de UEA. Certe por ili gravas pli la gloro de UEA ol la vera laboro por la disvastgo de Esperanto. Ghis nun nur la estraron de Kep ENDERBY de 1998-2001 mi trovas kapabla ion fari por movi UEA-n al alia direkto favora al ghi. Bedaurinde la CO kun la komplicighi de estrarano tute ne povis ebligi tion al ghi. Laudire ankau Mark FETTES estas bona homo por doni novan direkton al UEA, sed kion mi rimarkas, tio estas, ke ankau li iras vojon jam strekitan antau li. En tiaj cirkonstancoj UEA perdos terenojn, valorajn homojn.
Nun estas la momento ke la membroj de UEA montru al la kliko nevidebla, sed kiu stiras la mashinon de UEA, ke necesas nova direkto.
Ni ne plu volas tiun UEA-n kiu batalas kontrau aliajn Esperanto-organizajhojn.
Jes, tute ne plu tiun UEA, kiu donas al si lokon en la chielo, kaj tiel uzas sian energion por malutili al chiu homo au grupo, kies laboro lanchas ghin super la lokon de la gvidantoj de UEA.
Ni ja volas tiun UEA-n, kiu chiam ghojas pro naskigho de nova esperanto-tendenco kaj kiu tuj pretas kunlabori kun ghi. Ni ja volas tiun UEA-n, kiu estu malferma al chiuj novaj iniciatoj.
Novaj gvidantoj de UEA atentu tion.
Sukceson !
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-01-27 10:56
Kara s-ano Ian Fantom, vi publikigis la artikolon de Orwell en la angla lingvo. Chu ghi ekzistas en E- versio? Verda radio ankau malmulte rakontis pri ghi. En la tempo de Orwell okazis la interna milito kontrau komunismo organizita de Churchill la "besta farmo" nur estas unu el tre multaj pamfletoj kontrau komunismo.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-01-27 12:39
 <<la "besta farmo" nur estas unu el tre multaj pamfletoj kontrau komunismo>>
hahahaha :))))))
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-01-30 12:54
NE NUR EN AFRIKO
En Afriko kunlaborantoj de prezidentoj neniam diras veron al la prezidentoj, kiam tiuj chi eraras. De 1998 kiam mi ighis estrarano de UEA ghis la fino de miaj mandatoj en 2004 kaj poste ghis nun, mi rimarkas, ke samo okazas ankau ekster Afriko, kaj ghuste ene de UEA. Kiam estraranoj diskutas ion inter si, tuj ili silentas, kiam Osmo aperas. Jes, tio estas la vero, ke Osmo estas pli ol preidanto de UEA.Chiuj scias, ke neniu homo estas nur bona. Kial do en Libera Folio neniam aperas vortoj pri malbonaj faroj de UEA-gvidantoj ? Kiam iuj verkas ion tiuteman, la redaktoro de Libera Folio rifuzas la artikolon.
La konduto de UEA-gvidantoj vere ne progresigas la asocion. Tial naskighas aliaj Esperanto-asocioj internaciaj, kaj plunaskighos.
Kiam iu shatus diri la veron, tuj oni uzas multajn rimedojn por silenti lin. Iam oni tiel minacis s-ron Hans BAKKER je abdiko. Kial ? Tion oni povus diveni. Hans chiam diradis la veron.
Kio ghuste okazas ? Chu iu povas ion diri pri tio ? Chu UEA vere progresos en tiaj cirkonstancoj, kiam oni shatus nur uzi malverajn por agadi por UEA ? Okulfrapa ekzemplo estas la konduto de UEA-gvidantoj rilate la sesan afrikan kongreson en Togolando. Kiuj ne scias, ke la termino AKE neniel apartenas al la afrika komisiono de UEA. Tamen chiuj silentas, char oni ne volas diri veron al prezidentoj. Jen ankau Roy kaj Bert kun Tonyo montras sin superj homoj en la prizorgo de la retlisto UEA-membroj. Vere UEA suferas, char mankas al ghi homoj vere memregaj kapablantaj diri chiam la veron netimante ies koleron.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2016-01-31 11:21
Restu trankvila.
La historio montras, ke strukturoj, kiuj ne pretas akcepti kritikon, ne longe travivas.
Plej bone konata ekzemple: La socialismaj ŝtatoj en orienta Eŭropo.

Unue la laborpretaj kaj laborkapablaj personoj rifuzas kunlabori (interna emigrado). Ili restas membroj, sed nenion faras. (Rigardu la situacion de la fakaj organizoj de UEA).

Pro malaktiveco okazas (manko de varbado kaj percepto en la publiko) okazas malkresko de membraro. Oni provas kompensi per altigo de kotizoj, sed tio havas la malan efikon.

Afriko estas regiono de junuloj (kontraste al UEA) kaj kresko.

Mi certas, ke afrika Esperanto-Movado povas sendepende ekflori, se oni evitas kopii la problemojn de UEA.

Tio signifas: Organizi la laboron ne laŭ landaj sekcioj (heredaĵo de la kolonia tempo), sed laŭ regionoj, kulturoj kaj lingvoj. Esperanto ebligas la interkulturan komunikadon.

Forgesu la naciajn organizojn aŭ cedu al UEA. Kreu tutafrikan organizon kun sekcioj laŭ fakaj aspektoj.

Mi scias, ke tio estas rompo kun la tradicio. Sed vi devas scii, ke en la komenco (do antaŭ la Unua Mondmilito) uzis ĉi tiun modelon. La Universalaj Kongresoj ne estis organizitaj de "landoj", sed de urboj/regionoj.

Hodiaŭ la eksaj bariloj de landlimo ne plu tiom gravas, ke oni devas respekti ilin. Per la reto la komunikado funkcias sendepende de la pasporto. Por alparoli la enloĝantojn la lingvo gravas, ne la ŝtataneco. Krome milionoj da rifuĝintoj loĝas aliloke, sed deziras tamen konservi sian kulturan fonon.

Tamen. Eble vi jam estas tro maljuna kaj tro longe en la tradiciaj strukturoj por kompreni ĉi tion proponon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-01 10:28
En TV kanalo de R. Delamore estas spektebla intrevjuo kun la nova ghenerala direktoro de UEA S-ino Poor. Shi asertis ke necesus pli da komunikado! Mi mem ne elektus shin- char shi ne komunikis kun mi!
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-01 10:33
Kara S-ano Fantom- vi bv. e-igo la artikolon pri Orvell¨

Respondo al R. Schnell : la kapitalistaj shtatoj ankau ne plu longe vivos - ili jam multe shanghighs al socialistaj shtatoj.