Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Ekspozicio, monumento, lingva festivalo, muzeo

Ekspozicio, monumento, lingva festivalo, muzeo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-26 08:41

Ĉi-semajne en la novaĵretejo “La Balta Ondo” aperis kvar artikoloj pri kulturaj kaj lingvaj aranĝoj, (kun)organizitaj de esperantistoj. Temas pri:

- Monda Pupekspozicio en la japana urbo Higashikagawa, kies materialo estis kolektita helpe de esperantistoj.

- Reinaŭguro, fare de lokaj skoltoj, de Esperanto-monumento en la ĉeĥa urbo Kopřivnice.

- Lingva festivalo en la lingvistika fakultato de la ŝtata universitato en Velikij Novgorod (Ruslando).

- La 5a datreveno de la Esperanto-muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) kun, interalie, prezento de la teatraĵo “R.U.R.” laŭ Karel Čapek.

Ĉi tiuj artikoloj, origine aperintaj en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, estas legeblaj en nia novaĵretejo:
http://sezonoj.ru/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por 2014 . Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm