Eksa kosmopiloto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-05-11 12:31

La siberia Esperanto-verkisto Miĥail Korotkov pro sia novelo Eksa kosmopiloto iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2012 en la branĉo Originala prozo. Ĉi tiu novelo, aperinta en la maja kajero de la internacia magazino La Ondo de Esperanto, estas nun legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo.