Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Du aŭtunaj kongresoj en Azio

Du aŭtunaj kongresoj en Azio

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-11-14 20:18

Kun 719 aliĝintoj el 23 landoj, la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso, okazinta en Tokio la 12–15an de oktobro, estis la plej granda esperantista kunveno en la mondo post la 98a UK en Rejkjaviko kun pli ol mil aliĝintoj. En la ĵus presita decembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo pri ĉi tiu “gaja kaj internacia” kongreso.

Ĝi jam estas legebla en la novaĵreteĵo La Balta Ondo same kiel artikolo pri la 45a Korea Kongreso de Esperanto (Incheon, 26–27 okt) ankaŭ aperinta en la decembra kajero de La Ondo

La Ondo de Esperanto por 2014 estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) por ĉiuj landoj kostas nur 12 eŭrojn. Abonu ĉi tie.