Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / D-ro André Albault – 90-jara!

D-ro André Albault – 90-jara!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-05-14 17:37

Antaŭ 90 jaroj, la 14an de majo 1923, naskiĝis André Albault – unu el la plej eminentaj nuntempaj esperantistoj. Okaze de ĉi tiu jubileo en la maja kajero de La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun d-ro Albault, en kiu li, interalie, respondas la demandon pri la sekreto de sia longa vivo. Hodiaŭ, je la jubilea dato, la intervjuo estas publikigita ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/05/223Albault/