Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015

Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-15 11:39

La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012). Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014).

Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta Vikipedio (2001) kaj eksestrarano de TEJO, estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.

Koran gratulon al Chuck Smith!

Legu pli rete
http://sezonoj.ru/2015/12/smith/

Halina Gorecka,
sekretario