Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kiom kaj kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

Kiom kaj kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-12-27 17:26
Laŭ la Ruslanda censo de la jaro 2010, kiel jam raportite en La Ondo de Esperanto (2012, №2), 992 ruslandanoj scipovas Esperanton. La ĵus publikigita detala raporto malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en Moskvo, 91 en Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva regiono, 45 en Krasnojarska regiono k.t.p. Oni povas scii ankaŭ la etnecon de la esperantistoj. El ili 821 estas rusoj (82,8%), 27 ĉuvaŝoj, 24 tataroj, 16 judoj, 15 ukrainoj, 12 kartveloj kaj 62 anoj de aliaj naciecoj. Legu pli en la artikolo de Jukka Pietiläinen, aperinta en la januara kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.