Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Censo en Krimeo: Kiom da esperantistoj?

Censo en Krimeo: Kiom da esperantistoj?

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-14 20:34

Estas publikigita la rezulto de la censo, okazinta en oktobro 2014 en la Krimea federacia distrikto de Ruslando, kreita la 21-an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio.

La Kaliningrada ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, ne diskutante pri la ŝtata aparteno de Krimeo, prezentis en la ĵus presita januara kajero de “La Ondo de Esperanto” la rezulton de la Krimea censo en la nacia kaj lingva aspektoj kompare kun la censo en Ruslando (2010), kun aparta atento al la nombro de personoj, kiuj indikis Esperanton inter la posedataj lingvoj.

Legu pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/12/krimeo-8/