Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Vide el Bruselo: la centa artikolo de Dafydd ab Iago

Vide el Bruselo: la centa artikolo de Dafydd ab Iago

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-05-21 13:13
En la junia kajero de «La Ondo de Esperanto», nun presata en Pollando, aperis la artikolo «Nova vento en Bruselo» de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko Vide el Bruselo, en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) aspektojn kaj problemojn de la nuntempa Eŭropo. La redakcio de «La Ondo» gratulas Davidon okaze de la jubilea artikolo kaj deziras al li pliajn interesajn tekstojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj! Legu la centan artikolon en «Vide el Bruselo», kiu estas dediĉita al François Hollande, la nova prezidento de Francio, kaj ties rilatoj kun Germanio: http://sezonoj.ru/2012/05/212bruselo/