Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Bonan apetiton! (nova retejo)

Bonan apetiton! (nova retejo)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-05-08 18:05

Estas lanĉita la retejo «Bonan Apetiton» – nova projekto de E@I pri vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto. Legu pli en la maja kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/05/235ei/

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua diras:
2014-05-08 23:15
Jen bela oksimoro, cxu ne?

"Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj"
Patrik Austin
Patrik Austin diras:
2014-05-14 14:41
Ĝuste! Mi ĉiam diris, ke porko rimas kun forko - ne povas temi pri nura hazardo.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2014-05-14 20:41
Joxemari kaj Patrik, se vi kun ioma distanco rigardos la aferon, tiam vi trovos, ke Esperanto kaj veg(etar)anismo havas multajn komunajn trajtojn, la plej okulfrapa estas la moko de la ekstera mondo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-05-15 21:42
Kiuj estas la aliaj komunaj trajtoj?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2014-05-16 13:51
La similecoj kompreneble estas abstraktaj, kelkaj dependas de la enhavoj, kelkaj de la socia situacio de la movadoj (mi limigas min al veganismo, vegetarismo ja estas preskaŭ jam ĉeftendenca), por nomi kelkajn:

-grandaj diferencoj en la impreso fare de la adeptoj kaj de la ekstera mondo: jen ideo, pliriĉigo de la vivo, utilo, kontribuo al pli justa mondo - jen nur lingvo/dieto, perdo de komforto, senutileco, utopismo → ĝenerala malakcepto, manko de oficiala subteno

-engaĝo por protekto de resursoj (lingvaj resp. mediaj) kaj por malplimultulaj rajtoj (lingvaj/bestaj) → ideo de senperforto

-konscia elekto, tute logika, kiu por la socio tamen aspektas strange

-allogas similajn celgrupojn (maldekstrulojn, alternativulojn...)

Verŝajne ĉi-jare ĉe la veg(eter)ana somerfesto en Berlino estos E-a informstando.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2014-05-15 08:43
En Britio vegetarismo estas tre normala afero. Mi ĉiam supozis, ke Britio estas la plej vegetarema lando de EU, sed mi ĵus legis en Vikipedio, ke Britio estas nur en la tria loko, kaj la plej vegetarema lando de EU estas .... Italio. Nu, tio verŝajne dependas de la difino. En Japanio, ekzemple, oni konsumas malmulte da viando, sed estas malfacilege trovi manĝon tute senviandan. (Kaj se oni suferas fiŝalergion, ne iru tien!) En Britio eble estas iel male: estas facile trovi vegetarajn manĝojn, kaj ili estas klare etikeditaj en vendejoj, sed mi supozas, ke la loĝantaro sume konsumas multe pli da viando ol la japanoj. En mia oficejo estas multaj vegetaranoj pro la multaj hindoj. Ŝajne ĉirkaŭ triono el baratanoj estas vegetaranoj.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2014-05-16 13:19
<<Kiuj estas la aliaj komunaj trajtoj?>>
Verdaĵoj, kompreneble...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-05-17 07:36
Ha, ha! :D

Esperanto, la legoma lingvo? ;)