Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Birštonas atendas vin – Intervjuo kun Povilas Jegorovas

Birštonas atendas vin – Intervjuo kun Povilas Jegorovas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-03-02 15:59

Post kvar monatoj, la 2-an de julio en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Okaze de tio la redakcio de La Ondo de Esperanto faris intervjuon kun Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Li rakontas pri la urbo, programo, kondiĉoj kaj aliaj aspektoj de BET-52, al kiu jam aliĝis 220 personoj el 23 landoj. Legu la intervjuon “Birštonas atendas vin” en la novaĵretejo La Balta Ondo kaj ne hezitu aliĝi al BET, kiu estas la plej longtradicia el la internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo.
http://sezonoj.ru/2016/03/bet-32/