Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / BET-49, la dua bulteno

BET-49, la dua bulteno

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-06-27 10:47

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj</a> okazos la 6an–14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La Kolegio estas en la centra placo de la urbo.

La alveno al la aranĝo la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – la 14an de julio. Jam aliĝis 200 partoprenantoj el 20 landoj.

Partoprenantoj loĝos en apudaj studentaj domoj (str. Maironio 18 kaj str. Aušros 73) kaj en la hotelgastejo <em>Utrana</em> (str. Aušros 36A).
<!--more-->

Ĉiuj programeroj okazos en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2) krom kelkaj esceptoj: la vesperaj kulturaj kaj koncertaj programeroj kaj la solenaj inaŭguro kaj fermo okazos en la Muzika lernejo de Utena (str. Maironio 11), unu vespera koncerto-diskoteko okazos en la urba Kulturcentro (str. Aušros 49), koncerto-renkontiĝo kun urbanoj okazos apud la lago Dauniškis sur la subĉiela scenejo. En la Kolegio konstante funkcios la Organiza komitato de BET-49, registrejo, redakcio de la ĉiutaga gazeto <em>Heroldo de Utena</em> kaj riĉa libroservo.

La loĝlokoj, kunvenejoj kaj manĝejo estas proksimaj kaj estas facile atingeblaj perpiede.

La matenmanĝoj okazos en la bufedo de la studenta domo (str. Maironio 18). La tagmanĝoj okazos en la manĝejo de la Kolegio (Utenio pl. 2). La menuo estos por ĉiuj la sama. La vespermanĝoj ne estos organizataj – oni povos vespermanĝi laŭ memstara elekto en urbaj kafejoj kaj restoracioj. La unua servo estas la tagmanĝo la 6an de julio, la lasta servo estas la matenmanĝo la 14an de julio.

En la Kolegio funkcias sendrata retaliro – ĉiuj, kiuj havos proprajn komputilojn, povos uzi tion. Por ĉiuj aliaj funkcios aparta salono kun multaj komputiloj; la partoprenantoj povos libere uzi ilin por siaj bezonoj.

Utena estas atingebla buse kaj aŭtomobile. La busa horaro (kaj amaso de aliaj informoj) estas publikigita en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt (speciala rubriko BET-49 maldekstre en la ekrana menuo). La BET-ejo estas proksima al la busa stacidomo de Utena kaj atingebla perpiede. En Utena taksio kostas 6 lidojn (malpli ol 2 eŭroj) sendepende de veturdistanco.

Inter Vilno kaj Utena estas ĉ. 100 kilometroj, la vojaĝo daŭras ĉ. du horojn. La busa vojaĝo inter Vilno kaj Utena kostas 22–23 lidojn (ĉ. 6,5 eŭrojn). La plej frua buso el Vilno al Utena forveturas je la 6a horo kaj 50 minutoj, la plej malfrua – je 19h55. Bonvolu memstare atingi la lokon de BET-49. Ni ne havas eblecon renkonti vin.

Ekde la 2a de julio la Organiza komitato de BET-49 funkcios en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La poŝtelefono de la prezidanto de la Organiza komitato Povilas Jegorovas estas +370 687 12219. La retadreso: pjegorovas@takas.lt.

La 5an de julio (vendrede) kaj la 6an de julio (sabate) ekde la 9a ĝis la 22a horo en la Kolegio (Utenio pl. 2) funkcios registrado de partoprenantoj de BET-49, loĝigo, eblos havi diversajn informojn. Dum la registrado oni ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-49, loĝkarton, manĝkuponojn k. s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al la kategorio kaj periodo. Nealiĝintaj personoj plenigos la aliĝilojn kaj pagos ĉion surloke. Malfruintoj povos registriĝi ankaŭ dum postaj tagoj. La registriĝo por la ekskursoj okazos aparte. Ĉiuj ekskursoj estos aparte pagendaj.

La 7an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-49.

La solena inaŭguro okazos la 7an de julio (dimanĉe) je la 12a horo en la ĉefa salono de la Muzika lernejo (str. Maironio 11). Bonvolu venu kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

La solena fermo okazos la 13an de julio (sabate) je la 14a horo en la Muzika lernejo.

La 10an de julio (merkrede) okazos tuttaga ekskurso. Dum aliaj tagoj okazos kelkaj surlokaj duontagaj ekskursoj.

Bonvolu veturigu vendotaĵojn por la libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo de la aranĝo estos riĉa kaj interesa. <a href="http://sezonoj.ru/2013/06/bet-8/" target="_blank">Vidu ĝin rete</a>.

Ĉiutage aperos <em>Heroldo de Utena</em> – la gazeto de BET-49. Ĝin redaktas Vytautas Šilas (vilnastelo@yahoo.lt). En ĝi vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri salonoj de la programeroj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-49, fotojn k. s. Uzu la gazeton por anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la okazintaj programeroj... Ĝi estas <em>via</em> gazeto, bonvolu anticipe prepariĝi al kunlaboro kun ĝi. La gazeto estos kvarpaĝa kaj aperos 8 numeroj – la unua la 6an de julio; la lasta – la 13an de julio. Ĝi aperos plenkolore, kaj ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto, ĝi ankaŭ aperos rete (www.esperanto.lt) en la rubriko BET-49. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la registrejo.

La laborlingvo de BET-49 estas Esperanto.

Dum BET-49 funkcios kelkaj ekspozicioj.

Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj, sed bonvolu konsideri, ke la 6an de julio estos ne simpla sabato, sed ŝtata festotago, dum kiu funkcios neniu banko. La 7a de julio estos dimanĉo, kaj ankaŭ tiutage funkcios limigita kvanto de publikaj servoj. Unu eŭro egalas al 3,45 lidoj. Unu lido egalas al 100 cendoj. La kurzo estas fiksita kaj ne ŝanĝiĝas.

La elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.

La Organiza komitato de BET-49 petas vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.

Fine de la aranĝo ĉiu ricevos plenan liston de la partoprenantoj kun la adresoj kaj retadresoj.

Prepariĝu aktive labori dum BET-49. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Utena!

Organiza komitato