Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Baudouin de Courtenay kaj Esperanto

Baudouin de Courtenay kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-03-12 10:39
Baudouin de Courtenay kaj Esperanto

Baudouin de Courtenay

En la marta kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Andreas Künzli pri la eminenta lingvisto Jan Niecisław Baudouin de Courtenay (1845–1929). Ĝi estas la tria ero en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en la rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj kaj Jules Verne. La artikolo pri Baudouin de Courtenay estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/221trezoro/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj: http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal diras:
2013-03-12 19:50
La artikolo estas apenaŭ bilanca. Ekzistas pluraj studoj pri Baudouin de Courtenay kiujn oni devus kunmeti en bibliografion. Unu el la studendaj aspektoj de lia interlingvistika agado estas lia rolo en la Delegacio de Couturat. Lasta-tempe, lige kun miaj laboroj super la aŭtobiografia studo pri la plan-lingva aktiveco de Otto Jespersen mi retrovis en miaj arkivoj 22-paĝan man-skribitan dokumenton de Baudouin de Courtenay "Déclaration de M. J. Baudouin de Courtenay" verkitan en novembro 1907, t. e. senpere post la lanĉo de la plan-lingva projekto de Ido fare de Louis Couturat. En ĉi dokumento BdC klare distanciĝas de Ido.
La franc-lingva dokumento nun estas transkribata, tradukita al Esperanto kaj provizita per la necesaj komentoj. Kredeble ĝi aperos en la serio "Kajeroj pri Esperantologio kaj Interlingvistiko" ĉe Edition Iltis. Prospekto de la serio peteblas ĉe editioniltis@aol.com


José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-03-14 19:49
Mi legis kun granda intereso kaj personkleriga profito la artikolon de Andy Künzli pri Baudouin de Courtenay en LOdE. Evidente kiel legontojn nek la verkinto nek la serio celas la tiufakajn specialistojn sed la gheneralan publikon.

Ankau estas tre stimule scii ke Edition Iltis publikigos tiun retrovitan tekston, kiu konfirmas la trafan diagnozon de BdC pri Ido. Kiel sciate, jam Edmond Privat en sia Historio de Esperanto apogis sin mem chi-prie sur la scienca autoritato de tiu grava lingvisto, citante el artikolo de Baudouin de Courtenay aperinta en Pola Esperantisto junio 1908: “[…] Mi ne vidas en Ido, komparante ĝin kun Esperanto, efektivajn plibonigojn. (...)En multaj punktoj "Ido" estas malpli valora ol Esperanto kaj prezentas ne progreson, sed malprogreson. Kiu decidiĝas rompi la unuecon de la esperantistaro entreprenas paŝon tre riskan kaj malbonkonsekvencan, sekve mi, volante eviti tiel gravan respondecon, estis devigita eksiĝi …”.