Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Bakin kaj Esperanto

Bakin kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-08-01 22:25

En la julia kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Aleksander Korĵenkov pri la eminenta ĉina verkisto kaj esperantisto Bakin (1904-2005). Ĝi aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried kaj Frigyes Karinthy. La artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/08/bakin/

La ĉiumonata magazino La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj por la tuta jaro 2013 kaj kontraŭ 20 eŭroj por la dua jarduono. Rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la jaro:
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm