Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Armenio: Malgaja memordato

Armenio: Malgaja memordato

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-04-24 21:55

Hodiaŭ, la 24an de aprilo, estas memortago por la genocido de la armena popolo. Ĝuste ankaŭ cent jaroj en Otomana (Osmanida) Imperi komenciĝis persekutado de la armenoj. En ĉi tiu malgaja tago ni memoras, ke en Armenio estis kaj estas relative vigla Esperanto-movado. Tion memorigas la hodiaŭa publikaĵo en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/04/armenio/

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-05-16 00:29
La historio de nia homa mondo plenas je tristecoj. Kompreneblas la malgajo de tiu memoro. Sed okazis antaŭ 100 jaroj. Ni devas ja pensi pri la genocidoj pasintaj - mi menciu la genocidon de la angloj (kaj iliaj idoj), francoj, hispanoj, portugaloj, nederlandanoj, ktp en siaj ekskolonioj. La nura problemo ekestas kiam ni oficiale rekonas tion, ĉar estas homoj kiuj ne vivis tiam kiuj volus havi de tio monan gajnon. Pri tio mi ne konsentas. Ke ni memoru la tragikon - sed ekzemple Turkio ne devus pagi al iuj nunvivantaj armenoj monon pro tio. Krom tio, ne estis la nuna Turkio - fondinta en 1928 sub Atatürk - kiu faris tion. Tion faris la kruela Otomana Imperio, de kio Atatürk liberigis la hodiaŭan Turkion.
Se ni komencas devigi pagi nunajn naciojn por pasintaj maljustaĵoj ni devus fari longegan liston: Romio kontraŭ Kartago, Mongolio kontraŭ Ĉinio, la inkoj kontraŭ aliaj popoloj, la aztekoj kontraŭ aliaj popoloj [ekz la majaoj] la grekoj kontraŭ Trojo .... ktp. Mi kredas ke kun la paso de generacio tiaj tragikoj devas esti memorigataj kaj priplorataj sed ne pagataj.