Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Antanas Poška kaj Esperanto

Antanas Poška kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-06-26 22:50

La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis Antanas Poška, kies epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo kaj Norda Afriko efektiviĝis danke al Esperanto. En la junia kajero de “La Ondo de Esperanto” Vytautas Šilas rakontis pri la vivo de Poška kaj ties rilato al Esperanto. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton, estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”:
http://sezonoj.ru/2014/06/trezoro-2/

Jam estas dissendita la julia kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu ĉiumonata magazino estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de “La Ondo” por la dua jarduono 2014 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. Estas rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la tuta jaro.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm